Rob Jetten
Aspekto
Rob Arnoldus Adrianus JETTEN (naskita la 25-an de marto 1987 en Veghel, Nord-Brabanto) estas nederlanda politikisto de la social-liberalaj Demokratoj 66 (D66). Li estas la nuna ĉefministro. Ekde la 12-a de aŭgusto 2023, li estas la partiestro de la D66 kaj membro de la Reprezentantĉambro. En la 4-a kabineto Rutte, li funkciis kiel la unua Ministro pri Klimato kaj Energio kaj, en la unua duono de 2024, kiel Unua Vicĉefministro.[1][2] [3][4] [5]
31 jaraĝa, Jetten fariĝis la plej juna parlamenta gvidanto en la historio de D66. Post sia elekto, Jetten alfrontis kritikon en la nederlandaj amaskomunikiloj pro sia relativa juneco por la posteno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Members of the government (en-GB) (17 April 2015). Alirita 12 March 2024 .
- ↑ Indo-politici, graag samen naar de Pasar (nederlande). Arkivita el la originalo je 2025-10-31. Alirita 2025-10-31 .
- ↑ Alumnus Rob Jetten is de nieuwe minister voor Klimaat en Energie - retejo de la Radboda Universitato en Nimego
- ↑ Members of Cabinet: Rob Jetten - retejo de la Nederlanda Registaro
- ↑ "Carrière Rob Jetten gaat héél erg snel", Algemeen Dagblad. (nederlande)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Drs. R.A.A. (Rob) Jetten, Parlement.com (nederlande)
- Jetten R.A.A. (D66) Arkivigite je 2025-11-12 per la retarkivo Wayback Machine, Tweede Kamer der Staten-Generaal (nederlande)
| ||||||||
| ||||||

