Saltu al enhavo

Slalomego

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slalomego estas fako de alpa skiado, en kiu oni devas laŭeble rapide, sed ankaŭ ekzakte, pasi zigzagan vojon dum skia descendo de deklivo. En naciaj eŭropaj lingvoj la fako kutime ne priskribiĝas per pligrandiga vortokrea silabo kiel -eg- tipa en Esperanto, sed anstataŭe uziĝas iu pli multsilaba vortkreaĵo simila al "giganta slalomo", ekzemple angle giant slalom, france slalom géant, germane Riesenslalom, hispane slalon gigante, nederlande reuzenslalom, portugale kaj itale slalom gigante.

descendo de super-slalomego en la vintra olimpiko 2010 en Vankuvero

Temas pri pli rapida, pli longa kaj pli malfacila variaĵo de la origina slalomo de alpa skiado. Intertempe ankoraŭ enkondukiĝis plia variaĵo, nomata super-slalomego aŭ "super-G" - mallongigo por "super-giganta slalomo", do ankoraŭ pli rapida, pli riska, ankoraŭ pli longa kaj pli malfacila slaloma descendo ol slalomego.

Krome en la disciplino neĝtabulado en internaciaj konkursoj ekzistas la konkuro "paralela slalomego", tio estas du sinsekvaj slalomegoj, la unua per alpa skiado kaj la dua per neĝtabulado. Ekde la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo konkuro "paralela slalomego" estas parto de la vintraj olimpikoj.