Saltu al enhavo

Violkrona kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violkrona kolibro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Ramosomyia
M.D. Bruce kaj F.G. Stiles, 2021
Specio: Violkrona kolibro R. violiceps
Ramosomyia violiceps
(Gould, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Cyanomyia violiceps, Leucolia violiceps, Amazilia violiceps

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Violkrona kolibro,[1] Ramosomyia violiceps, estas kolibro de la subfamilio Trokilenoj. Ĝi estas unu el la tri specioj en la genro Ramosomyia kaj troviĝas kiel endemio en Meksiko kaj en apuda malgranda areo de sudokcidenta Usono.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Violkrona kolibro estis dekomence metita en la genron Amazilia. Studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2014 trovis, ke la genro Amazilia estas polifiletika.[4] En la reviziita klasigo por krei monofiletikajn genrojn, la Violkrona kolibro estis unu el tri metitaj en la restarigita genro Leucolia fare de kelkaj taksonomiaj sistemoj.[5] Tamen, studo publikigita en 2021 montris, ke Leucolia ne estas disponebla pro la principo de prioritato. La aŭtoroj tiam proponis la novan genron Ramosomyia kaj meze de 2022 ĝi estis adoptita de la Nordamerika Klasigkomitato de la Usona Ornitologia Societo kaj la Internacia Ornitologia Komitato.[6][7][2] Ĝis nun la Taksonomio Clements retenas la specion en Leucolia kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World en la frua Amazilia.[8][3]

La Violkrona kolibro havas du subspeciojn, nome la nomiga R. v. violiceps kaj R. v. ellioti.[2]

La violkrona kolibro estas 10 ĝis 11.5 cm longa kaj pezas 5.1 ĝis 5.8 g. Ambaŭ seksoj de ambaŭ subspecioj havas brilruĝan bekon, kelkfoje kun nigra pinto. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas intense violbluan kronon, bluetviolan malantaŭan kolon, kaj obtuze grizecbrunan ĝis verdetbrunajn dorson kaj pugon. Ilia vosto estas kuprobronza. Ilia malsupra flanko de la gorĝo ĝis la subvostaj kovriloj estas pure blanka kun helolivecverdaj flankoj. Plenkreskaj inoj estas preskaŭ identaj, kvankam ĝenerale iom pli senbrilaj entute. Maskloj de la subspecio R. v. ellioti similas al la nomiga. Tamen, ilia krono estas pli turkisblua kaj ilia vosto verdetecbronza. Inoj denove estas preskaŭ identaj sed pli senbrilaj.[9]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La subspecio de la violkrona kolibro, R. v. ellioti, estas la plej norda. Ĝi troviĝas ekde sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko suden en Meksikon ĝis Michoacán kaj Hidalgo kaj eble ĝis la ŝtatoj Puebla kaj Meksikŝtato. En Arizono kaj Nov-Meksiko ĝi troviĝas preskaŭ tute inter 1 200 kaj 1 700 m. En Sonora ĝi troviĝas inter 200 kaj 1 300 m kaj etendas sian altecan teritorion pli suden. La nomiga A. v. violiceps troviĝas ekde plej orienta kaj suda Michoacán suden ĝis nordokcidenta Oaxaca. En ĉi tiu suda parto de sia teritorio ĝi tipe troviĝas inter 200 kaj 1 400 m, sed ĝi ĝenerale varias de marnivelo ĝis 2 400 m. La nomiga kaj la suda populacioj de ellioti loĝas en diversaj pejzaĝoj, inkluzive de riverbordaj koridoroj en dorna arbustaro, deciduaj kaj pin-kverkaj arbaroj, kampoj, fruktoĝardenoj, kaj urbaj kaj antaŭurbaj parkoj kaj ĝardenoj.[9]

La populacioj de la violkrona kolibro en Usono kaj ene de Sonora kaj Chihuahua estas plejparte migrantaj, sed kelkaj individuoj travintris ĝis Arizono. La kreskanta nombro da reproduktaj kaj nereproduktaj observaĵoj en Usono sugestas, ke la specio "plej bone videblas kiel vaganto, kiu vastigas sian teritorion norden." De suda Sonora kaj Chihuahua ĝi estas esence sidlokema (nemigranta), kvankam ĝi ŝajne faras kelkajn movojn por sekvi manĝoresursojn.[9]

La violkrona kolibro manĝoserĉas nektaron dum ŝvebado; ĝi manĝas de vasta gamo da florplantoj kaj arbustoj. Kie floroj abundas, ĝi kaj aliaj kolibroj ŝajnas manĝi kun malmulte da luktema konduto, sed kie ili estas malabundaj, ĉi tiu specio provas defendi florareetojn de pli malgrandaj kolibroj. Aldone al nektaro, ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn insektojn per akcipitrado el ripozejo kaj ankaŭ per ŝvebado-kolektado el vegetaĵaro.[9]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Violkrona kolibro en nesto en Ramsey Canyon, Arizono

En Arizono kaj Nov-Meksiko la violkrona kolibro reproduktiĝas de aprilo ĝis septembro. Tie ĝi nestas plejparte en arizonaj platanoj (Platanus wrightii). En Meksiko ĝi reproduktiĝas plejparte inter marto kaj aŭgusto, sed oni vidis individuojn nestantajn preskaŭ en ajna tempo de la jaro. Malmulte oni scias pri ĝiaj nestaj kutimoj tie. La nestoj de la specio mem varias iom depende de la disponebla plantomaterialo. Ĝenerale ili estas tasoj da mola plantolanugo ligitaj per araneaĵo kun likeno ekstere. La solaj konataj ovodemetoj estis de du ovoj. La kovodaŭro kaj tempo ĝis elnestiĝo ne estas konataj.[9]

La IUCN taksis la violkronan kolibron kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas grandan teritorion kaj ĝia ĉirkaŭkalkulita populacio de du milionoj da maturaj individuoj supozeble estas stabila. Neniu tuja minaco estis identigita.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 3 Hummingbirds (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  3. 1 2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  4. (2014) “Molecular phylogenetics and the diversification of hummingbirds”, Current Biology 24 (8), p. 910–916. doi:10.1016/j.cub.2014.03.016. Bibkodo:2014CBio...24..910M.
  5. (2017) The generic classification of the Trochilini (Aves: Trochilidae): Reconciling taxonomy with phylogeny”, Zootaxa 4353 (3), p. 401–424. doi:10.11646/zootaxa.4353.3.1.
  6. (2021) “The generic nomenclature of the emeralds, Trochilini (Apodiformes: Trochilidae): two replacement generic names required”, Zootaxa 4950 (2), p. 377–382. doi:10.11646/zootaxa.4950.2.8. 233410575.
  7. Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  8. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
  9. 1 2 3 4 5 Wethington, S. M. (2021). Violet-crowned Hummingbird (Leucolia violiceps), version 1.1. En Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 10an de Aŭgusto, 2022
  10. BirdLife International (2021). Violet-crowned Hummingbird Amazilia violiceps”, IUCN Red List of Threatened Species 2021. Alirita 10a de Aŭgusto 2022..
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8721-7.
  • del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW kaj BirdLife International. Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]