Saltu al enhavo

Oaza kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhodopis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oaza kolibro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Rhodopis
Reichenbach, 1854
Specio: Oaza kolibro R. vesper
Rhodopis vesper
(Lesson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oaza kolibro[1] (Rhodopis vesper) estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj la nura specio de la genro Rhodopis en la subfamilio Trokilenoj. Ĝi troviĝas en Ĉilio kaj Peruo.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Oaza kolibro havas jenajn tri subspeciojn, nome nomiga R. v. vesper, R. v. koepckeae, kaj R. v. atacamensis.[2] Tiu lasta estis iam traktita kiel aparta specio, sed ekde la mezo de la 20-a jarcento ĝi havis sian nunan statuson.[4]

La oaza kolibro estas 11 ĝis 13.5 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 4 g. Ambaŭ seksoj havas longan, nigran, kurban bekon. La nomiga subspecio estas pli granda kaj havas pli longan kaj pli fortikan bekon ol la aliaj du, sed la tri estas alie similaj. Ambaŭ seksoj havas olivverdajn suprajn partojn kun cinamkolora pugo kaj supravostaj kovriloj. Inoj havas malgrandan blankan punkton malantaŭ la okulo kaj maskloj pli longan blankan strion. Maskloj havas irizecan gorĝon, kiu varias de rozkolora viola ĝis purpura kun turkisa malantaŭe. Iliaj subaj partoj estas obtuze blankaj kun obtuze verda nuanco sur la flankoj. La vosto estas tre forkoforma; ĝiaj centraj plumoj estas grizece olivkoloraj kaj la cetero purpurbrunaj. Inoj ne havas la buntan gorĝon; iliaj subaj partoj estas palgrizaj ĝis palflavaj kun pli malhelaj flankoj. Ilia vosto estas pli mallonga ol tiu de la masklo kaj nur iomete forkoforma. La supra surfaco de la vosto estas olivecverda ĝis bronzverda kaj ĉiuj krom la centra paro de plumoj havas larĝan nigran strion proksime al la fino kaj blankajn pintojn.[5]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Subspecio R. v. koepckeae de la oaza kolibro estas konata nur el sia tipa loko en la Departemento Piura de nordokcidenta Peruo. La nomiga R. v. vesper troviĝas de iom sude de tie tra Peruo ĝis la Regiono Tarapacá de Ĉilio. R. v. atacamensis troviĝas pli sude en Ĉilio inter la regionoj Atakamo kaj Santiaga Metropolo. Ilia teritoriovastiĝo suden de Atakamo okazis ekde la 1960-aj jaroj. La specio loĝas en diversaj marbordaj kaj preskaŭ-marbordaj pejzaĝoj, inkluzive de aridaj veprejoj kaj iliaj oazoj, riverbordaj zonoj, agrikulturaj areoj kaj ĝardenoj. Laŭ alteco ĝi varias de proksime de marnivelo ĝis 3 800 m, sed en plejparto de Peruo ĝi plejparte troviĝas sub 2 600 m.[5]

Oni ne konas ĉu la oaza kolibro migras aŭ eĉ faras aliajn grandskalajn movojn, sed ĉar ĝi koloniigis izolitajn oazojn kaj valojn, ĝi eble faras almenaŭ esplorajn movojn. Ĝi ankaŭ povus fari laŭsezonajn altecŝanĝojn.[5]

La oaza kolibro manĝadas nektaron ĉe ĉiuj altoj de vegetaĵaro kaj ankaŭ manĝas malgrandajn artikulojn, sed detaloj pri ĝia dieto mankas.[5]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Masklaj oazkolibroj estas teritoriemaj, almenaŭ kontraŭ aliaj samspecianoj. Ili faras diversajn pariĝajn montrojn por allogi partnerojn. En U-forma naveda montro, ili ŝvebas ĉirkaŭ 10 ĝis 15 cm antaŭ ino, kantas, larĝigas sian brilan gorĝon, kaj moviĝas supren, malsupren, maldekstren kaj dekstren por impresi la eblan partneron. Ili disvastigas siajn vostoplumojn dum tio kaj svingas ilin flank-al-flanke. Dum normala flugo, ili konstante batas siajn flugilojn je sufiĉe regula frekvenco. Alt-rapida filmeto montris, ke dum plenumado de sia naveda montro, la maskloj fakte ĉesas flugilflugi por nur frakcio de sekundo por retiriĝi de siaj flugiloj, igante ilin iomete descendi antaŭ ol rekomenci sian flugilbatadon. Tio igas ilin ŝajni saltantaj surloke. Ili ankaŭ havas plonĝan montron, laŭ kiu ili ŝvebas en la aeron kaj plonĝas malsupren preter la inoj, farante akran fajfan sonon per siaj vostoplumoj.[6]

Malmulte pli oni scias pri la reprodukta fenologio de la oaza kolibro. Ĝi eble nestumas dum la tuta jaro, kvankam nestoj kun ovoj estas konataj en Ĉilio nur inter septembro kaj decembro. La tasforma nesto estas pendigita de arbo aŭ arbusta branĉo. La ovodemetado estas de du ovoj. Kaptitaj inoj kovis la ovojn dum ĉirkaŭ 16 tagoj, kaj elnestiĝo okazis ĉirkaŭ 27 tagojn post eloviĝo.[5]

La IUCN taksis la oazan kolibron kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas grandan teritorion, kaj kvankam ĝia populacio ne estas konata, oni kredas, ke ĝi estas stabila.[7] Ĝia teritorio kaj vivejo subtenis homojn dum jarmiloj, do "almenaŭ mallongtempe [la specio] ŝajnas esti malmulte trafita de homaj aktivecoj."[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
  3. HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Versio 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 6a de Junio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 6an de Junio, 2022
  5. 1 2 3 4 5 6 Schulenberg, T. S. kaj A. Jaramillo (2020). Oasis Hummingbird (Rhodopis vesper), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 23an de Julio, 2022
  6. (2013) “Sounds and courtship displays of the Peruvian Sheartail, Chilean Woodstart, Oasis Hummingbird, and a hybrid male Peruvian Sheartail x Chilean Woodstart”, Condor 115 (3), p. 558–575. doi:10.1525/cond.2013.120047.
  7. BirdLife International (2016). Oasis Hummingbird Rhodopis vesper”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22688147A93184359.en. Alirita 23a de Julio 2022..
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • Skutch, Alexander F.. (1967) “Purple-throated mountain-gem”, Life Histories of Central American Highland Birds, Publications of the Nuttall Ornithological Club: Number 7. Cambridge, Massachusetts: Nuttall Ornithological Club, p. 45–50.
  • Stiles, F. Gary. (1989) A Guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca, NY: Cornell University, p. 226–227. ISBN 978-0-8014-9600-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]